La ŝtata kastelo estas la renesanca perlo de la itala konstruarto en la suda Bohemio. La pompa ĉaskasteleto 2 km nordokcidente de Netolice estiĝis najbare de la devena fortikbieno Leptáč, kiun dum la 16.-a jarcento rekonstruigis kaj pligrandigis la rožmberka administranto kaj konstruanto de fiŝlagoj Jakub Krčín el Jelčany. En la j. 1579 ŝanĝis kun li la bienon Vilém el Rožmberk, kiu decidiĝis konstrui en la najbareco someran sidlokon laŭ la modelo de italaj rustikaj vilaoj.

En la j. 1583 li komisiis italan konstruiston Baltazar de Maggi el Arogno, kiu proponis la regulan ortangulon kun bara muro, interrompita de tri dometoj. La duetaĝan vilaon li situigis en la antaŭan parton de la ampleksa ĝardeno perpendikle al la akso de la enira turo kaj ĉirkaŭigis ĝin per la ortangulo de memstare barita akvofosaĵo. La eniran trakton finas de la okcidenta flanko la ĝardendomo, de la orienta angulo de la bara muro la preĝejeto dediĉita al Maria la Virgulino. La internaj pentraĵoj estas verkoj de Georg Widmann el Braunschweig, kiu prilaboris ankaŭ la ornamojn en la kastelo Telč. La riĉa stukornamo de la 2.-a etaĝo de la vilao kaj de la preĝejo devenas de italo Antonio Melana. 

Al teknikaj interesaĵoj apartenas, ke la konstruo efektiviĝis sur alnaj kaj kverkaj pilotoj, kiuj en la marĉejo sinsekve ŝtoniĝis. La grandanima ampleksa ĉasparko apartenis al la plej grandaj en Bohemio kaj pro ĝi estis ofertitaj kelkaj vilaĝoj. En Kratochvíle ofte loĝadis la frato de Vilém, Petro Vok el Rožmberk, dum lia regado brediĝis ĉi tie virĉevaloj kaj eĉ kameloj. En la j. 1601 Kratochvíle ekestis posedo de la imperiestro Rudolf la II.-a, post la batalo ĉe Bílá Hora la imperiestro Ferdinad la II.-a dediĉis ĝin al Oldřich el Eggenberk, ekde la j. 1719 ĝi estiĝis posedo de la nobelgento Schwarzenberk. 

La iama aspekto de Kratochvíle konserviĝis sur la konata pentraĵo de Jindřich de Veerle. La iama ĉasparko kreas ĝis nun la unikan pejzaĝan tuton kun pripense kreita mozaiko de arbaroj, herbejoj kaj fiŝlagoj. La alternado de posedantoj kaj sekvaj rekonstruoj kaŭzis la malaperon de la manirismaj akvoverkoj kaj plastikaĵoj en la ĝardeno, parte ankaŭ stukaj kaj freskaj ornamoj de interieroj. La novtempaj renovigaj laboroj komenciĝis en la j. 1954 kaj daŭris poetape ĝis la j. 1978. 

Komence de la 80-aj jaroj estis ĉi tie instalita nova ekspozicio de Krátký film (mallongaj filmoj) Praha. En la ĉambroj de la kastelo prezentiĝas en unika tuto la mondfama ĉeĥa desegnita, plateta kaj marioneta filmoj. La ekspoziciataj originalaj verkoj de Václav Čtvrtek, Břetislav Pojar, Jiří Trnka, Hermína Týrlová, Karel Zeman kaj pluaj elstaraj ĉeĥaj filmkreantoj estas vivanta almemoro por vico de vizitantoj. 

Tiel nomata Ora salono kun eminenta akustiko ofte estas uzata por koncertoj kaj edziĝfestoj. En la j. 1997 ĝi estis rekonstruita kaj denove konsekrita la kastela preĝejo de Maria la Virgulino. En la sama jaro la ĝardeno de la ŝtata kastelo Kratochvíle iĝis unuafoje ankaŭ la unika kuliso por serio de ĉiujaraj teatraĵoj de la teatro CONTINUO el la proksima vilaĝo Malovice (vidu la solenoj).

Zámek Kratochvíle prochází důkladným restaurováním, jehož výsledkem bude zásadní proměna interiérů renesanční vily. Celý proces změn a náročného restaurování je motivován heslem „ Renesance renesance“ , jehož obsahem je rehabilitace jedinečné severoitalské renesanční vily včetně restaurování všech detailů a jejího kouzelného zasazení do rámce renesanční zahrady s okrasným vodním příkopem. Záměrem prací je vcítit se do doby a přiblížit se maximálně do stavu, v jakém se zámek Kratochvíle nacházel v okamžiku svého zrození, ve hvězdné chvíli rožmberského rodu a jeho z nejvýznamnějšího představitele – Viléma z Rožmberka. Od června 2007 byly samostatně otevřeny dvě renesanční místnosti zámku – Zlatý pokoj a Vladařův pokoj. V horním velkém sále byla zpřístupněna sezónní expozice doby renesance. Návštěvníci se i nadále mohou setkat s pohádkovými postavičkami, příběhy z kouzelných krabiček, které zaručeně rozzáří dětské oči.


Kontakto:
tel. +420 388 324 380
e-mail: sz.kratochvile@worldonline.cz
interreto: www.npu.cz
La malfermtempo:
Dum la sezono (de junio ĝis aŭgusto)
Mardo – dimanĉo   9.00 - 17.15 horoj 

Ekster la sezono (aprilo – oktobro)
Sabato, dimanĉo   9.00 - 16.00 horoj

Ekster la sezono (majo, septembro)
Mardo – dimanĉo   9.00 - 17.15 horoj

La lastaj rigardpromenoj komenciĝas 45 min. antaŭ la fino de la malfermtempo
 

La pentraĵo de Jindřich de Veerle

La frontono de la kastelo kun la enira turo

La riĉa stukornamo de la valbo de la kastela preĝejo

„La ĉasisto“ – surmura pentraĵo de J. Wichmann

La vilao kun mansarda tegmento ĉirkaŭita de la akvofosaĝo

Detalo de surmura pentraĵo de la ĝardendometo

La protektata arbarvico ĉe la kasteleto

La ĉevalrajda konkurejo najbare de la kastelo

La informsistemo de la muzeo

La ekspozicio de Krátký film Praha

J. Švankmajer: Plastikaĵo

La herooj de desegnita serialo Mach a Šebestová desegnis Adolf Born

La marionetoj Spejbl kaj Hurvínek Miloš Kirschner

La vilaĝa jaro: Jiří Trnka

Ferda la formiko: Hermína Týrlová

La sortoj de la brava soldato Švejk: Jiří Trnka

Ili renkontiĝis ĉe Kolín: la desegnisto M.Štěpánek, la reĝisoro Břetislav Pojar

[La pano el Netolice] [La fiŝkaptado kaj fiŝmastrumado] [La naturo
[La ĉasparko Netolice] [La solenoj kaj eventoj] [La kastelo Kratochvíle
[La informcentro] [La ĉevalrajdado]  

© Město Netolice 2001, webdesign: NEBE s.r.o.