La domo por senioroj, aranĝata de la urbo Netolice estis konstruita dum la j. 2000-2002 anstataŭ la seniordomo en monaĥejo en Prachatice. Ĝi situas en la trankvila kaj agrabla loko de la urba protektata zono, nomata La Malnova urbo, kun promeneblecoj. La loĝado kaj la servoj okazas en kvar etaĝoj. En la teretaĝo estas la kuirejo kun manĝejo. La etaĝojn ligas lifto por 10 personoj. La domo estas kreita por loĝantoj kapablaj iradi senhelpe kaj ĝi ne havas flegistan parton. Disponiĝas entute 84 litoj en 1-2 litaj ĉambroj kaj du superkutime ekipitaj duĉambraj apartamentoj kun du litoj kaj kuirangulo. Ĉiuj ĉambroj enhavas socialan parton kun duŝo, glaciŝranko, TV anteno kaj ĉelita telefono. La objekto dividiĝas je kvin memstaraj sekcioj ekipitaj per komunuma spaco kun komfortaj sidlokoj, televido, kuirangulo kaj balkono. En ĉiu skecio estas ankaŭ granda banĉambro kun banujo kaj levigmeĥanismo. La servopaleton kompletigas removiga terapio, frizisto, Interreta kafeo kaj oferto de kultursociaj aktivecoj.

KONTAKTO:
Domov pro seniory POHODA
Budějovická 159, 384 11 Netolice

IČO 70947571
č.ú. 780648130297/0100

Telefonnumeroj
Estro 388 325 488
Vicestro 388 385 311
Ĉefa flegistino 388 385 315
Sociala laboristino 388 385 316
faxaparato 388 325 484
Konekto por la loĝantoj (telefonnumero laŭetaĝa + n. de la ĉambro)
teretaĝo 388 385 327
La 1.-a etaĝo 388 385 328
La 2.-a etaĝo 388 385 329

La domo por senioroj POHODA liveras al la loĝantoj ĉiujn servojn laŭ la leĝo při sociala sekurigo num. 100/1988. La loĝkotizoj gvidas sin laŭ la proklamo n. 82/1993 při la prezoj en la entreprenoj de sociala prizorgo. 

La kotizo inkluzivas prezojn por la manĝado, loĝado, lavado kaj sanprizorgo. 
Kontakto al la sociala laboristino de la urbofico: 388 324 301.

La amika arkitekturo de Domo por senioroj POHODA
La kompleto rigardata de la fortikejo s. Johano
La ĉambroj kun ĉia bezonata ekipo
La agrabla hejmeca spaco

© Město Netolice 2001, webdesign: NEBE s.r.o.