|
Aŭtokampadejo Podroužek
(http://www.autocamp-podrouzek.cz)
ŝatata refreŝiga arealo ĉe la fiŝlago Podroužek. Eblas elekti loĝadon inter tri diverse ekipitaj 4- kaj 5-litaj kabanoj, ĉambroj en la porturisma amasloĝejo aŭ en tendoj kaj karavanoj. Disponiĝas restoracio, malgranda vendejo, du amuzĉambroj, kuirejo kaj sociala ekipo por la kampadantoj inkluzive sporthalon.
Kontakto:
la akceptejo tel.: +420 388 324 468
(ekster la somera sezono: +420 388 324 315)
restoracio tel.: +420 388 324 460
La sporthalo
Dum la vintrosezono disponiĝas du-, kvar- kaj seslitaj ĉambroj kun duŝo (entute 42 personoj). Por la sporteblecoj servas la granda halo (18x36 m), la malgranda halo (10x12m), la futballudejo kun herbejo, 3 tenisludejoj, 2 volejballudejoj, la ŝvitĉambro (8 personoj).
Kontakto: tel.: 388 324 315
Surtera hokeo
Tornáda Netolice, kontakto: Pavel Penc ml.,
tel. 388 324 271
La ĉevalrajdado
(jen la paĝoj)
La flughaveno Strunkovice nad Blanicí
(http://sweb.cz/akpt)
La publika enŝtata flughaveno aranĝata de Aeroklubo Prachatice situas en la submontaro de Šumava, proks. 10 km de Netolice. La lokigo ekster la ĉefaj flugvojoj kaj la armeaj spacoj ebligas preskaŭ senliman flugadon dum la tuta jaro. La flughaveno ĝuas při bonaj aerascendaj kondiĉoj por la senmotoraj ventflugiloj, laŭ la aktuala vetero oni povas flugi eĉ longdistance. La velflugado ĉefas, en la flughaveno restas kaj flugas multaj ultraleĝeraj flugiloj de privataj posedantoj. La aeroklubo organizas ankaŭ paraŝutistajn ekzercojn kaj entreprenojn, dum la somersezono kutime oni parasaltas ĉiun semajnfinon. Kuniĝas ĉi tie la paraŝutistoj el la tuta respubliko kaj ankaŭ el eksterlando. La elsaltojn organizas la firmao Air Service CS kun propra flugilo AN – 2. Al la oferto apartenas la loĝeblecoj kun socialaj kaj ferŝigaj servoj. Por la publiko organizas la aeroklubo belvidajn flugojn. La tempo de la agado estas ekde la 1.-a de aprilo ĝis la 30.-a de septembro sabate kaj dimanĉe 7.00 – 15.00 horoj.
Kontakto: tel.: 388 327 124
La motorcikla kotkonkurado
La sportarealo – motorcikla vojrondo „Ingilinka“ troviĝas ĉe la orienta rando de la urbo Netolice en deklivoza tereno. La arealo estas uzata ekde la j. 1973 por la trejnveturoj kaj aranĝado de ĉiunivelaj vetkonkuroj. Oni supozas, ke la tereno uzatos minimume ĝis la j. 2020. La motorcikla vojrondo estas 4-6 m larĝa kaj longas entute 1800 m. Ĝi eluzas la naturan terkonfiguron kaj kompletiĝas pere de tri artefaritaj terobstakloj. La aranĝoj estis malpermesitaj en la j. 1999, kiam la lasta devis okazi en la sportarealo Kaplice.
Kontakto: MOTOSPORT KLUB, 384 11 Netolice,
tel.: s. Šmíd, 388 324 232
La fiŝkaptado kaj primastrumado
(jen la paĝoj)
Teniso
(http://hroch.prachaticko.cz)
Tenistaĉmento LTC HROCH Netolice
kontakto: Josef Zíka, tel. 388 325 818,
602 325 818.
|
|
 |
|
La loĝado en kabanoj
|
|
 |
|
La akceptejo de la aŭtokampadejo Podroužek
|
|
 |
|
La sporthalo en Netolice
|
|
 |
|
Ĉevala vetkonkuro
|
|
|
 |
|
La flughaveno en Strunkovice nad Blanicí
|
|
 |
|
Aro de konkurantoj sur la motorcikla kotvojo INGILINKA
|
|
 |
|
Konkurbataloj
|
|
 |
| Altkvalitaj sportatingoj |
|
 |
|
Ĝojo de la venko
|
|
 |
|
La panoramo kun tenisludejoj
|
|
|