La historia kerno de la urbo estas ekde la j. 1994 proklamita urba protektata zono. Laŭ la urbaj memorindaĵoj gvidas la instrua piedvojo „Historická krajina Netolicka“, tiel nomata Malgranda rondo. Laŭ la memorindaĵoj de la regiono gvidas la instrua ciklovojo, t.n. Granda rondo. Al la interesaĵoj de la urbo apartenas ankaŭ tri oblikvaj turoj kaj la akvofaloj ĉe la fiŝlago Mnich. 

La fortikaĵo de přemyslidoj situis sur la monteto Sankta Johano. El la princa administra fortikaĵo, gardinta gravajn negocvojojn, konserviĝis fortegaj baroj. Trovaĵoj de slava keramiko devenas el la 10.-a ĝis la 13.-a jarcento. Komenciĝis la konstruado de arkeologia parko kiel porturisma elirloko kun kopio de gardturo, palisado jak montraĵoj de loĝado, malnovaj metioj kaj trovaĵoj el arkeologiaj esploroj. 

La preĝejo de sankta Venceslao, devene gotika konstruaĵo kun romanikaj elementoj. Ĝia ekesto estas datita en la duan duonon de la 13.-a jarcento, sed la objekto estas versimile pli malnova. Ĝi estas konstruita en la domaro sub la fortikaĵo s. Johano kaj ĉirkaŭ ĝi koncentriĝis merkata komunumo. En la nove fondita urbo far Přemysl Otakar la II.-a la preĝejo ekestis ekster la centro. La renesanca turo estis plialtigita dum la 18.-a jarcento, en la saman etapon estas datita la surplafona pentraĵo kun legendo pri s. Venceslao kaj la nova pripentrado de la tuŝapuda kapelo de s. Miĥaelo. La preĝejo estis rekonstruita en la j. 1995-1997. 

La preĝejo de Ĉieliro de Maria la Virgulino konstruita dum la dua duono de la 13.-a jarcento en la gotika stilo apartenas al la konstruista komunumo de la monaĥejo Zlatá Koruna. Post la incendio en la j. 1619 ruiniĝis la tegmenta trabaro kaj la valboj de la navo kaj la pastrejo. Ili estis renovigitaj en la frubaroka stilo nur je la fino de la tridekjara milito. La ĉefa altaro devenas el la j. 1634. La baroka valbo de la origine gotika kapelo de s. Barbora portas pentraĵojn datitaj al 1760, la nova turo estis konstruita 10 jarojn poste. La templon ornamas multaj tranĉlaboroj el la dua duono de la 18.-a jarcento de familio Werner, loĝinta en Netolice. Kadre de la rekonstruo en la j. 1997 akiris la turo tute novan kupolon.

La dekanejo reprezentas aron de malfrue klasikstilaj konstruaĵoj, estiĝintaj per rekonstruado de pli malnova paroĥejo de la j. 1840 ĝis 1843. Al la ĉefa konstruaĵo ligiĝas la nova enkorta alo kaj mastrumaj konstruaĵoj. La dekanejo estis grave damaĝita dum la militrabado de la urbo en la j. 1619. Multego da konservitaj detaloj el la epoko de la rekonstruo vicigas la objekton al la plej valoraj kulturaj memorindaĵoj de la regiono.

Rožmberka domo, renesanca konstruaĵo kun arkadoj en la sudorienta angulo de la ĉefplaco, hodiaŭ Muzeo de JUDr. Otakar Kudrna. El la renesanca epoko konserviĝis ankaŭ la sgrafito sur la frontonoj kaj la surangula kubforma ornamo (vidu ankaŭ muzeo)

La lernejo en la Malnova urbo estis konstruita sur la loko de du pli malnovaj lernejoj en la j. 1883. Arkitekture tre esprimoplena duetaĝa konstruaĵo en la novgotika stilo estas senteme enigita en la intimecan medion. Ĝi priatestas tiel sukcesintan manskribon de iu schwarzenberka arkitekto. Interese solvita estas ankaŭ plua lerneja objekto en la strato Bavorovská, datita al la j. 1911.

La urbodomo – novrenesanca monumenta konstruaĵo reganta la sferon de la placo. Ĝia konstruado komenciĝis en la j. 1869 laŭ la projekto de A. Niklas en la loko de malnova domo, servanta al la urbobezonoj dum la 17.-a kaj 18.-a jarcentoj. Loko de urbodomo antaŭ la batalo sur Blanka Monto (1621) ne estas konata, ekde la j. 1786 ĝi provizore sidlokis en la domo n.1 sur la placo, kiu ĝis nun portas sur la frontono freskojn kun la signoj de la urbo.

La akvujo sur la placo el la j. 1677 devenas el la metiejo de ŝtonhakisto el Český Krumlov Jiří Plánský. Ĉe la baroka akvujo kun gargojloj estis en la jaro 1879 solene plantita memortilio okaze de la arĝenta edziĝfesto (25.-a datreveno) de la imperiestro Franz Josef la I.-a.

La skulptaĵo de Jan Nepomuk situanta sur la placo inter la akvujo kaj la urbodomo esprimas la kulton de Jan Nepomuk, disvastiĝinta en la ĉeĥaj landoj dum la 18.-a jarcento. Ĝi estis konsekrita en la j. 1738.

La urbana bierkuirejo en la strato Obecní n. 58 staras sur la loko de renesanca bierkuirejo, kiun fondis la urbo en la j. 1663. En la nuntempa objekto el la dua duono de la 19.-a jarcento konserviĝis el la origina konstruaĵo nur la portalo kun la rožmberkaj rozoj en la kontraŭstrata barmuro. 

La hotelo Beseda kreas konstruaron, kies ĉefa baroka objekto direktiĝas per la frontono al la placo. La flanka alo ĉe la strato Bavorovská enhavas renesancajn konstrupartojn, pli nova objekto, ligiĝanta al la strato Gregorova valoras ĉefe pro la reliefe solvita frontono. Konserviĝis vico da valoraj detaloj el la rekonstruo de la objekto dum la 1.-a duono de la 19.-a jarcento, nuntempe estas la objekto rekonstruata.

La baroka grenejo en la strato Lerneja servis laŭ buŝtradicio kiel saldeponejo. La detruonta objekto estis savita kaj rekonstruita en la j. 1996-1997.

La muelejo Ziegrosser almemoras sian malnovepokan devenon per la tablo en la frontono, lokigitan ĉi tien en la j. 1663 por almemori la grandan inundon, kiam la akvo ŝiris la barojn de kelkaj fiŝlagoj. 

La fiŝlago Mnich estis fondita en 15.-a - 16.-a jarcento. En la lagobaraĵo estas du historie valoraj ŝtonaj pontoj. Sur unu el ili estas lokita la skulptaĵo de Jan Nepomuk, la savanto antaŭ inundoj. En la loko de la akvobaraĵo nomata Slepičí vršek (Kokina monteto) sur hodiaŭ prikonstruita rokoza terlango, staris mezepoka burgeto. Sub la akvobaraĵo videblas du akvofaloj kaj romantikaj stratetoj. Vico da etaj popolaj konstruaĵoj borderas la rivereton Rapačov.

Petrův Dvůr, 1 km ekster la urbo. Tiu ĉi tipa renesanca bieno estas menciita jam en la j. 1378, kvankam el ĉi epoko konserviĝis nenia konstruaĵo. Plejparte en la renesanca stilo estas konstruataj la norda kaj la suda aloj. En la etapo 1592 – 1600 Petrův Dvůr kreis la mastruman fonton de Kratochvíle kaj de ĉi tie ankaŭ tiriĝis akvokonduko ĝis la kasteleta kuirejo. Dum la dua duono de la 17.-a jarcento estiĝis la orienta alo, dum la rekonstruo post la incendio en la j. 1743 plialtiĝis la mastrumaj konstruaĵoj. En la novgotika stilo estiĝis en la suda flanko de la objekto bierfarejo fine de la 19.-a jarcento.

La kapelo de Maria la Virgulino sur la monteto Peklo devenas el la 18.-a jarcento.

La kapelo de s. Gertruda en la strato Budějovická, hodiaŭ ne alirebla, la objekto estas priloĝata. Post la likvido de la kapelo rezulte de la reformoj de la imperiestro Josef la II.-a loĝis tie laŭdire eremito.


La memortabuloj:

-------------------
La memortabulo sur la placo sur la domo de Česká spořitelna – ĝi almemoras, ke ĉi tie en la j. 1945 estis subskribita la interkonsento pri la linio de kontakto inter la usona kaj la sovetia armeoj.

La memortabulo sur la domo de la muzeo – memore al la fondanto kaj mastrumanto de rožmberkaj fiŝlagoj Štěpánek Netolický.

La memortabulo sur la naskiĝdomo de komponisto František Gregora en la strato Gregorova n. 24

La momumentoj de la viktimoj de la I.-a kaj II.-a mondmilitoj ĉe la preĝejo de s. Venceslao.

La tombo de sovetiaj soldatoj, mortintaj dum la II.-a mondmilito, en la tombejo.

La memortabulo sur la domo de muzeo – memore al la fondinto de la muzeo, urbestro kaj urbnaskiĝinto Judr. Otakar Kudrna

La memortabulo en Petrův Dvůr n.1 la almemorigo de ĉinaskiĝinto Josef John (1802 – 1871), arbara mastrumanto de Schwarzenberkoj. Li helpis proklami la praarbaron Boubín natura konservejo.Sur la monto Boubín estas instalita ŝtono por almemori lin.


La teknikaj memorindaĵoj:
----------------------------
Forgesita teknika memorindaĵo, elfosita kanalo, nomata Krčínka, estas elstara mezurista verko. Ĝi situas en la iama rožmberka ĉasparko nomata Netolická, mezuras proksimume 8 km. Ĝin konstruigis fine de la 16.-a jarcento la regento de Rožmberkoj Jakub Krčín el Jelčany. Ĝi kondukis akvon de Hrbov el la rivereto Melhutka, trans fiŝlago Dolní Nadýmač ĝis la kasteleto Kratochvíle, kie ĝi servis por movigi diversajn tiam ŝatatajn moveblajn prezentaĵojn, maŝinojn, bildojn kaj fontanojn en la kasteleta parko. Pro la akvo ekkverelis la urbo Netolice kun la regento, ĉar li forkondukis grandan parton de la akvo el la rivereto pleniganta la plej grandajn fiŝlagojn en la ĉirkaŭaĵo, tiujn ĉe Hrbov, Podroužek, Mnich kaj ankaŭ moviganta la muelejojn en la urbo. Laŭ popolmito traplugas nokte diablo la fosaĵon kun Krčín tiranta la plugilon. 

La akvoturo ĉe la fiŝlago Moller – la postrestaĵo de historia ligna akvokonduko celanta en la urbon.

La fortikejo de přemyslidoj sur la monteto s. Johano
La renesanca turo de la preĝejo de s. Venceslao
La nova kupolo de la preĝejo de Ĉieliro de Maria la Virgulino

La dekanejo en la Malnova urbo

La frontono de Rožmberka domo sur la placo – la muzeo kaj la informcentro
La altforma konstruaĵo de la lernejo kun novgotika frontono
La urbodomo, la novrenesanca monumento de la placa spaco
La akvujo sur la placo el la j. 1677
Detalo de la skulpturaĵo de Jan Nepomuk
La konstruaĵo de bierkuirejo en Petrův Dvůr

Gisfera trinkilo sur la placo

La arealo de la hotelo Beseda

Kalvario ĉe la preĝejo de s. Venceslao

La muelejo Ziergosser

Rigardo al la fiŝlago Mnich

La korto en la bieno Petrův Dvůr

La trilingva informtabulo – haltigo de porinstrua vojo

La skulptaĵo de s. Jan Nepomuk sur la unua ponto ĉe la fiŝlago Mnich

La urbana domo n. 76 sur la placo

© Město Netolice 2001, webdesign: NEBE s.r.o.