OBSAH La historio de la urbo
La urba blazono
La urbnaskiĝintoj
Gravaj personoj

La historio de la urbo
    La urbo Netolice situas en montonda pejzaĝo ĉirkaŭita de fiŝlagoj, en la submontaro de Šumava, 427 m. super la marnivelo, proksime duonvoje el la centro de la suda Bohemio České Budějovice al Prachatice. 

Pri la malnoveco de la homrestado atestas multo da tumuloj kaj tombolokoj en la ĉirkaŭaĵo, devenantaj ankoraŭ el la bronza epoko. La slavoj priloĝigis la regionon Netolice versimile jam dum la 8-a jarcento, tribo "Netolici" estas menciita inter eĉ la unuaj en la bohemia regiono. La plej malnova konservita skriba mencio en la kroniko de Kosmas al la jaro 981, en la priskribo de la regno de nobelgento Slavníkidoj anoncas, ke ĝi havis "en la sudo, kontraŭ Austrio ĉi tiujn limkastelojn: Chýnov, Důdleby, Netolice." Post la formurdigo de la nobelgento Slavníkidoj en la j. 995 la kastelo Netolice iĝis la posedo de la reganta nobelgento Přemyslidoj. Dank´ al la strategia pozicio ĉe la vojkruciĝo de gravaj negocvojoj el la sudaj regionoj kaj Passau ĝis la centro de bohemia baseno, la fortikejo Netolice sur la monteto Sankta Johano iĝis grava merkata kaj administra centro de la tuta regiono, kie regis princa administranto. Unuafoje tiel almemoriĝas Nemoj en la j. 1167. La devena merkata komunumo estiĝis sub la fortikejo ĉirkaŭ la preĝejo de Sankta Venceslao. Antaŭnelonge arkeologoj sukcesis trovi tie ĉi eĉ restojn de baraĵo. Post la fondo de la monaĥejo Zlatá Koruna de la reĝo Přemysl la II.a en la 13.-a jarcento iĝis Netolice posedo de la cistercia monaĥejo. Sude de la devena merkata komunumo kun la preĝejo de sankta Venceslao estis fondita nova urbo kun ampleksa, preskaŭ hektara ĉefplaco kaj preĝejo de Ĉieliro de Maria la Virgulino. Post la morto de Přemysl Otakar la II.-a sur Morava kampo la nobelgento Vítekidoj ruinigis la monaĥejon kaj detruis ankaŭ Netolice kaj ties ĉirkaŭaĵon. 

En la frunto de la urba administrado staris urbestro, kiun la skribaj fontoj mencias unuafoje en la j. 1317. La plej malnova uzo de urba blazono sur sigeloj konserviĝis el la j. 1326. La husanajn militojn partoprenis iuj personoj el Netolice aktive ĉe la husana flanko. Precipe dum la militiro de Jan Žižka en la j. 1420 kontraŭ la monaĥejo Zlatá Koruna kaj Prachatice, kiuj priregis la riĉigan negocon kun salo, estis la ĉefa motivo ankaŭ la peno forigi konkurencon. Unu jaron poste estis detruita de husanoj ankaŭ la rožmberka gardkasteleto Poděhusy proksime ĉe Netolice. En la j. 1468 la reĝo Jiří el Poděbrady donacis al la urbo la rajton pri jarfoiro je la tago de s. Venceslao. Entute rajtis la urbo organizi kvar jarfoirojn. En la sama jaro militakiris la urbon la konata militisto Jindřich Roubík el Hlavatce. Komence de la 16.-a jarcento iĝis la urbo la posedo de la nobelgento Rožmberk. Dum la dua duono de la 16.-a jarcento venis unu grava ŝanĝo en la ĉirkaŭaĵo de Netolice. Nedistance de la urbo staris bieno Leptáč, kiun posedis la konata konstruanto de fiŝlagoj kaj rožmberka administranto Jakub Krčín el Jelčany. La gentestro Vilém el Rožmberk ŝangis kun li la bienon por pli riĉa bieno Sedlčany kaj ordonis al itala konstruisto Baltazaro de Maggi el Arogno konstrui ĉi tie en la marĉoplena tereno renesancan kasteleton Kratochvíle kun ampleksa ĉasparko ĉirkaŭ ĝi. En la j. 1599 longtempe loĝis en la ĝojkasteleto la lasta Rožmberkido Petr Vok kun sia kortego. 

En la plej granda disfloro atingis la urbon kruela evento: dum la tridekjara milito, en la jaro 1619 ĝi estis konkerita kaj bruligita de la imperiestra armeo de generalo Dampierr. El 147 domoj 107 estis forbruligitaj, inkluzive la preĝejon de Maria la Virgulino kaj loĝantoj estis formurditaj. El la malfeliĉo resaniĝadis la urbo nur malrapide. Post Rožmberkoj akiris la bienegon Netolice Eggenberkoj kaj en la j. 1799 Schwarzenberkoj. Sur la unika bildigo de la urbo el la j. 1686 kaj same sur la bildo pri unu jarcento malpli aĝa estas konservitaj la ĉefa placo kaj domoj kun lignaj arkadoj. La lignofaritaj domoj en la konstruaro de malgranda urbo havas ankoraŭ multe da komunaj elementoj kun la plej malnovaj vilaĝtipaj konstruaĵoj. La novepoka disvolvo de la urbo komenciĝis en la 18.-a kaj 19.-a jarcentoj, kiam estis konstruitaj novaj lernejo, la urbodomo, trajna trako ktp. Dum la 19.-a jarcento Netolice estis la oficloko de distriktaj administrado kaj juĝo. 

Gravan rolon por la ekonomia vivo ludis jam ekde la mezepoko la foiroj en Netolice. Dank´ al la pozicio ĉe la vojkruciĝo de negocvojoj, limo de Šumava kaj Zbudovská blata (parto de České Budějovice-a baseno) estis la urbo grava negoca centro. Ĉiusemajne oni negocis precipe pri ĉevaloj kaj bovaro. Ekzemple antaŭ la II.-a mondmilito ankoraŭ oni vendadis ĉi tie eĉ 3000 pc. da bovaro kaj ĉevaloj. Danke al tio funkciis ĉi tie preskaŭ 30 foirgastejoj. En la j. 1945 liberigis la urbon 26.-a pieda divizio de la usona armeo. Ĉi tie estis subskribita ankaŭ la interkonsento inter la usona kaj la sovetia armeoj pri la limoj de ties kontakto. 

En la postmilita epoko disvolviĝadis antaŭ ĉio la agrikulturo kaj la industria fabrikado. Tradiciaj en Netolice estas bredado de ĉevaloj, fiŝbredado kaj panfarado, al kiu estas dediĉitaj memstaraj paĝoj.

La urba blazono
     Uzo de la urba blazono, Madono kun Jesu-infano sur benka trono, estas pruvita jam en la j. 1326. Sur unu sigelo el la 16.-a jarcento estas sub la piedoj enmetita ŝildeto kun standardo. Temas versimile pri persona signo de urbestro. Fine de la 18.-a jarcento pro miskompreno oni komencis uzi la standardon kun kvin ruĝaj strioj sur blanka fundo kiel dua urba signo. Ĝi tiel konserviĝis ekzemple sur la fasado de la malnova urbodomo. Ĝi utiliĝis ankaŭ dum la reĝimo de komunistoj, kiam la simbolo de Madono estis malŝatata. 

La ĝusta aspekto de la urba blazono montras Madonon kun ora krono sur ruĝa fundo, kun Jesu-infano sur gotika trono kaj arĝenta duonluno sub ŝiaj piedoj. La standardo kun kvin strioj estas nuntempe denove uzata simbole kiel signo de la urba ofico.


La urbnaskiĝintoj
Vojtěch Brichta (1732 – kom. 19. jc.)
Tenoristo en la templo de s. Vito, ano de la kortega muzikgrupo en Vienn

František Gregora (1819–1887)
Komponisto, direktoro de lernejoj en Vodňany kaj Písek. Frunte de lia naskiĝdomo en lianoma strato estas lokigita memortabulo.

Miroslav Hampl (1897–1974)
Historiisto, direktoro de Artindustria muzeo en Prago

Tony Hořínek (1911-1998)
Fama trampa kantkomponisto

Jan Chmela (1740–?)
Ano de la jezuita ordeno (Societas Iesu), li instruis parolkapablon kaj poesion en ordenaj lernejoj, aŭtoro de kelkaj verkoj

Josef John (1802–1871)
Arbarmastrumanto de Schwarzenberk, li helpis proklami la praarbaron Boubín natura konservejo. Sur tiu monto estis konstruita ŝtono por almemori lin

Josef Kudrna, MUDr. (…)
Patro de Otakar Kudrna, urbestro, kolektanto, kulturmecenato, amiko de K.H. Mácha kaj J.K. Tyl

Otakar Kudrna, JUDr. (1853–1940)
Advokato, urbestro, ano de distrikta estraro, kolektanto, historiisto, mecenato kaj fondinto de la muzeo en Netolice

Štěpánek Netolický z Netolic (1470–1538)
La plej fama naksiĝurbano, fiŝ- kaj arbarmastrumanto kaj hetmano en la urbo Třeboň, fondinto de la ĉeĥa fiŝlaga mastrumado

Alois Sarauer (1901–1980)
Komponisto kaj pedagogo

Martin Sedlák (1829–1893)
Lerneja direktoro kaj inspektisto. Lia filo Jaroslav priskribis lian vivon en la memoraĵo "El la benko al katedro" (1960)

Josef Vítězslav Šimák (1870–1941)
Historiisto, altlerneja profesoro, aŭtoro de vico de historiaj laboroj


Gravaj personoj
Valentin Koptiades Přeštický (ĉirkaŭ 1585–1640)
Bakalaŭro de Praga universitato, urba skribisto, literaturisto, li mortis en Netolice 

Jakub Krčín z Jelčan (1535–1604)
Rožmberka administranto kaj fondanto de sudbohemiaj fiŝlagoj, posedanto de la fortikaĵo Leptáč (legu ankaŭ pri Kratochvíle), li fosigis la akvofosaĵon Krčínka, kio alportis al li daŭran malamon de netolicanoj

Jan Felix z Lovoše – Cervulus (1.-a duono de la 17.-a jarcento)
Rektoro de la urba lernejo, literaturema urbano

Filip Neumann (1774–1860)
ŝtrumpfaristo, urbano, patro de Jan Nepomuk Neumann (1811 - 1860), episkopo en Philadelphia en Usono, sanktigita en la j. 1977

Václav Zikmund Sokol Písecký (1580–1646)
Magistro de la praga universitato, administranto de lernejo, urba skribisto, literature kaj muzike agema, aŭtoro de sepvoĉa latina meso

Josef Kajetán Tyl (1808–1856)
ĉeĥa dramatikisto kaj aktoro, li aktoris en Netolice

Jindřich de Veerle (+1690)
pentristo servanta al Eggenberkoj, aŭtoro de la bildorigardo al Kratochvíle ĉe Netolice

La plano de la fondo de la urbo far Přemysl Otakar la II.-a
La monumenta arkitekturo de la nova urbodomo

Maskarono de la akvujo sur la placo

La gotika portalo de la preĝejo de Ĉieliro de Maria la Virgulino
Malnovtempa fotografio de foiro en Netolice dum la epoko de la unua respubliko
Sigelilo kun la signo de la urbo
Rekonstruo de la malaperinta burĝeto Poděhusy
Rekonstruo de la fortikaĵo sur la monteto s. Johano

La kastelo Kratochvíle, elaera rigardo

Signo de la urbo, pentraĵo sur ŝrankokesto

La urba signo kun standardo, pentraĵo sur la kovrilo de ŝrankokesto

[La historio de la urbo] [La urba blazono] [La urbnaskiĝintoj] [Gravaj personoj]

© Město Netolice 2001, webdesign: NEBE s.r.o.